brita vortaristo kaj profesoro pri fonetiko, prezidanto de UEA (1939-) From Wikipedia, the free encyclopedia
John Christopher WELLS [ĝon KRIS-to-fe ŭelz] (naskiĝis la 11-an de marto 1939 en Bootle, vilaĝo en Lancashire) estas brita esperantisto, vortaristo kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Londono.
John C. Wells | |
---|---|
John C. Wells dum UK 2008 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1939 (85-jaraĝa) en Bootle |
Lingvoj | Esperanto • angla • kimra |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Londono Trinity College St John's School, Leatherhead (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1955–) esperantologo lingvisto universitata instruisto |
Wells estas filo de sudafrikdevena patro kaj angla patrino. Li studis lingvojn kaj aŭtodidakte usonstilan stenografion. Li lernis, inter aliaj, la kimran. En 2006 li emeritiĝis.
Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe, en 1956. Li estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995, aktuale li estas membro de Honora Patrona Komitato. Wells estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj. Wells instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko kaj partoprenis en la kurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo.
De 1970 ĝis 2022 li estis membro de la Akademio de Esperanto[1]. De 2007 ĝis 2013 li estis ties prezidanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.