From Wikipedia, the free encyclopedia
John Wilkes BOOTH (10-a de majo 1838 – 26-a de aprilo 1865) estis usona aktoro fifama pro la murdo de Abraham Lincoln en 1865. Li estis aktoro kaj havis sukceson en ŝekspiraj dramoj. Dum la Usona Enlanda Milito li batalis partizane por la sudianoj (konfederacio).
John Wilkes Booth | |
---|---|
John Wilkes Booth | |
Naskiĝo | 10-a de majo 1838 Bel Air, Maryland, Usono |
Morto | 26-a de aprilo 1865 Port Royal, Virginia, Usono |
Kaŭzo | Atenco kontraŭ Abraham Lincoln |
Stato | morta |
Profesio | aktoro |
Parencoj | Junius Brutus Booth Mary Ann Holmes |
Je la 14-a de aprilo 1865 li eniris la teatran loĝion de la prezidento Abraham Lincoln en la Ford-teatro en Vaŝingtono (dum prezentado de la komedio Our American Cousin, "Nia usona kuzo") kaj mortpafis la prezidenton. Poste li sukcesis eskapi, kriante la ŝtatan moton de Virginio "sic semper tyrannis" ("tiel ĉiam al tiranoj"). Li eĉ atingis la teritorion de Marilando kaj poste de Virginio, kie li post dek du tagoj estis trovita kaj mortpafita.
Pro kelkaj neklarigitaj cirkonstancoj (la facila eskapo, la rifuzo de gardisto, kiun la prezidento estis petinta) estas suspektoj, ke Booth ne agis sola, sed havis potencajn komplicojn, al kiuj ne plaĉis la repaciĝema sinteno de Lincoln post la venko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.