From Wikipedia, the free encyclopedia
José Soto Soto, laŭ spektakla nomo José Mercé (Jerez de la Frontera; 19a de aprilo 1955), estas hispana kantisto de flamenko de cigana deveno.
José Mercé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | José Merce |
Aliaj nomoj | José Mercé |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1955 (69-jaraĝa) en Jerez de la Frontera, Kadizo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Parencoj | Manuel Soto Monje (en) (onklo) Vicente Soto “Sordera” (en) (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | cantaor (en) diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.josemerce.es/ |
Li ekkantis jam infano, edukita en familio de famaj kantistoj. En 1968 translokiĝis al Madrido ĉe sia onklo El Sordera.[1] Tie li registris sian unuan diskon, akompanata gitare de Manolo Sanlúcar kaj Paco de Lucía. Li kantis en la flamenka dancistejo "tablao" de Torres Bermejas kun Mario Maya, Carmen Mora kaj Guito.
Poste kaj ĝis 1983 li laboris en la kompanio de Antonio Gades. En tiu epoko partoprenis en la filmoj "Bodas de sangre"[2] kaj "Flamenko", de Carlos Saura. Kun la komponisto kaj produktoro Manuel Sánchez Pernía, José Mercé plifirmigis sian figuron kiel fama artisto en la flamenka etoso, pere de la disko "Verde Junco", en kiu kunlaboris gravaj artistoj kiel Tomatito, Enrique de Melchor kaj Rafael Riqueni.
En dua etapo de sia kariero li kuraĝis plinovigi miksante flamenkon kun bluso, balkana "martinete" aŭ kantante kun Alejandro Sanz. Li adaptis kantojn kiel "Clandestino", de Manu Chao, "Al alba", de Luis Eduardo Aute, "Te recuerdo Amanda", de Víctor Jara, "Qué bonito es vivir", de Louis Armstrong, kaj kelkajn de Luis Eduardo Aute — kun kiu li turneis kun Mónica Molina —.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.