juda historiisto de la 1-a jarcento From Wikipedia, the free encyclopedia
Jozefo Flavio, Flavius Josephus (latine), Iosefos Flavios Ἰώσηπος Φλάβιος (en kojnea greka) aŭ Josef Ben-Matitjahu, יוסף בן מתתיהו (hebree) (ĉ. 37 - 100), estis juda historiisto de la 1-a jarcento. Li prezentas al ni la ĉefan kaj plej detalan bildon de tiama ŝtato Judeo, kiu naskis kristanismon kaj ribelis kontraŭ Romio, la tiel nomata Unua Juda-Romia Milito. Li skribis en eleganta helena (la kojnea greka) por ne-judoj. Nuntempe li estas pli konata laŭ sia latina nomo, kiun li prenis kiel malsklavigito (do, familiano) de la imperiestro Vespasiano.
Jozefo Flavio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ἰώσηπος Φλάβιος | ||
Naskonomo | יוסף בן מתתיהו | |
Naskiĝo | ĉ. 37 en Jerusalemo, Judeo | |
Morto | ĉ. 100 en Romo | |
Etno | Hebreoj vd | |
Lingvoj | latina • antikva greka • aramea • hebrea vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patro | Matthias (en) vd | |
Gefratoj | Matthias (en) vd | |
Infanoj | Flavius Hyrcanus (en) , Flavius Simonides Agrippa (en) , Flavius Justus (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto historiisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Juda Milito kontraŭ Romio ❦ Juda Antikvo ❦ La Vivo de Jozefo ❦ Against Apion vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jozefo, estinte sacerdoto de aristokrata familio, servis dum la ribelo kontraŭ Romio kiel komandanto de la juda armeo en Galileo. Li estis kaptita de la romianoj, sed poste gajnis sian liberecon kaj revenis al Jerusalemo por konvinki la judojn kapitulaci al Romio, pri kio li ne sukcesis. Romio detruis la ribelon, Jerusalemon kaj la Templon. Jozefo vidis la Templon forbruli je la 9-a de avo (10-a de aŭgusto) en 70 p.K.
Post la milito Jozefo verkis librojn de historio pri la judoj, sub la aŭspicio de la imperiestro. Liaj du ĉefaj verkoj estas:
Li ankaŭ verkis aŭtobiografion en 90 kaj Kata Apionos ("Kontraŭ Apiono", en kojnea greka, titolo de la latina traduko Contra Apionem) en 100 pri argumentoj kontraŭ judismo, kun motivo defendi judismon kontraŭ tiuj argumentoj. Li ankaŭ planis verki libron por klarigi judismon, sed tia verko estas nekonata al ni.
Eminentan romanan trilogion pri lia vivo verkis Lion Feuchtwanger.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.