From Wikipedia, the free encyclopedia
La jotvingoj (jotvinge, prapruse kaj litove jotvingiai, germane Jadwinger, Jadwingen, Jotwinger, latve jātvingi) estis okcidenta balta tribo en la historia teritorio Sudovio (malnovprusa sudawa, sudowia). Lige al tiu teritorio ili ankaŭ foje nomatis sudovoj (malnovprusa sudowiai, litove sudūviai, germane Sudauer).
La areo ĝis 1945 grandparte situis en la suda parto de Orienta Prusio, parto de la germana Regno, kaj hodiaŭ estas dividita inter Pollando, Litovio kaj Belorusio.
La jotvinga lingvo estis proksime rilata al la malnovprusa, sed ankaŭ al la litova, do la jotvingoj kun la iom pli okcidentaj galindoj konsideratas baltoj proksimaj al la praprusoj, sed distingaj.[1] La lingvisto Petras Būtėnas asertas, ke ili estis plej proksimaj al la litovoj.[2] La jotvingoj kontribuis al la formado de la frumezepoka litova ŝtato, el kiu evoluis la grandprinclando Litovio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.