From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan Sebastián ELCANO aŭ Elkano (Getaria, Gipuzko, Hispanio, 1486/1487-Pacifika Oceano, 1526) estis hispana navigisto, kiu unuafoje ĉirkaŭnavigis la Terglobon.[1]
Juan Sebastián Elcano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1485 en Getaria, Reĝlando de Kastilio |
Morto | 4-an de aŭgusto 1526 (40-jaraĝa) en Pacifiko |
Mortokialo | Skorbuto |
Lingvoj | latina • Archaic Basque • hispana • eŭska |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Domingo Sebastián Elcano (en) |
Patrino | Catalina del Puerto (en) |
Frat(in)oj | Martin Perez Elcano (en) , Ochoa Martinez de Elcano (en) , Sebastián Elcano (en) , Catalina Elcano (en) , Domingo Elcano (en) , Inés de Elcano (en) kaj Anton Martin Elcano (en) |
Edz(in)o | – |
Amkunulo | María Hernández de Hernialde (en) María de Vidaurreta (en) |
Infanoj | Domingo de Elcano Fernandez (en) ( María Hernández de Hernialde (en) ) N. Elcano Vidaurreta (en) ( María de Vidaurreta (en) ) |
Okupo | |
Okupo | esploristo seafarer (en) |
La unua provo de vojaĝo ĉirkaŭ la Tero komencis en Sevilo je la 10-a de aŭgusto de 1519, sub la gvidado de Fernando de Magallanes, kun kvin ŝipoj, kaj definitive eliris en la maron je la 20-a de septembro el Sanlúcar de Barrameda, ĉe la elfluo de la rivero Gvadalkiviro.
Magallanes (aŭ Magellano) forpasis dum la vojaĝo, en batalo en Filipinoj, en 1521, kaj Elcano prenis la gvidadon. Post tre peniga navigado, li sukcesis reveni en la Iberan duoninsulon je la 6-a de septembro de 1522, kun nur aliaj 17 supervivantoj.[2]
La hispana reĝo donis al li ŝildon kun la tera globo kun latina motto: "Primus circumdedisti me" (Vi unua ĉirkaŭiris min).
Li mortis en la Pacifika Oceano dum dua provo rondiri la planedon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.