Juan de Flandes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan de Flandes aŭ Johano de Flandrio (Flandrio, Belgio, ĉ. 1465 – Palencia, Hispanio, 1519) estis pentristo de flandra deveno, konsiderata kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de la Renesanco en Hispanio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Juan de Flandes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1450 (1450-01-01) en Gento |
Morto | 1-an de januaro 1519 (1519-01-01) (69-jaraĝa) en Palencio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Fermi
Li alvenis en Kastilion, en 1496, por iĝi kortega pentristo je la servo de la reĝino Isabel la Católica ĝis ŝia morto en 1504. Almenaŭ nerekte li sekvas la influon de Jan van Eyck. Li faris portretojn de la reĝino kaj de ŝia filino Katerino de Aragono. Poste li dediĉis sin al grandaj retabloj, kiaj tiu de la kapelo de la Universitato de Salamanko kaj tiu de ties Malnova Katedralo, same kiel tiuj de Palencia, nome tiuj de la preĝejo de Sankta Lazaro kaj de la katedralo.