Sor Juana Inés de la Cruz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fratino Johana Ines de la Kruco (hispane kaj plennome: Juana Inés de Asbaje y Ramírez de Santillana, plej konata kiel Sor Juana Inés de la Cruz, naskiĝis en San Miguel Nepantla, la 12-an de novembro 1651 - mortis en Meksikurbo, la 17-an de aprilo 1695) estis monaĥino kaj verkistino novhispana de la Ora epoko.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Sor Juana Inés de la Cruz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1651 (1651-11-12) en Nepantla de Sor Juana Inés de la Cruz, Nova Hispanio, Reĝlando de Kastilio |
Morto | 17-an de aprilo 1695 (1695-04-17) (43-jaraĝa) en Meksikurbo, Nova Hispanio, Reĝlando de Kastilio |
Mortokialo | epidemio • epidemic typhus |
Tombo | Meksikurbo |
Lingvoj | angla • latina • naŭatla • hispana • eŭska |
Ŝtataneco | Hispana Imperio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | poeto • romkatolika monaĥino • verkisto • matematikisto • filozofo • komponisto • dramaturgo • cloistered nun • monaĥino |
Verkoj | Los empeños de una casa El divino narciso Primero sueño Neptuno alegórico Respuesta a Sor Filotea de la Cruz |
Fermi
Kultivinte la lirikon, la aŭto-Sacramentalo kaj teatron, samkiel la prozon, ŝi estas konsiderata la plej grava literatura figuro de Nov-Hispanio. Pro graveco de ŝia verkado, ŝi ricevis surnomojn kiaj «la fenikso de Ameriko», «la Deka Muzo» aŭ «la Deka meksika Muzo» de siaj samtempuloj.