Julieta (filmo)
hispana drama filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar / From Wikipedia, the free encyclopedia
Julieta[1] estas la titolo de hispana drama filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj protagonistigita de Emma Suárez kaj Adriana Ugarte – kiuj ludas la komencan kaj postan protagonistinon –, kiu estas la 20a filmo de Almodóvar.[2]
Rapidaj faktoj Julieta, filmo ...
Julieta | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Julieta |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 4 aŭg. 2016, 4 maj. 2017, 2016 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Jean-Claude Larrieu |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Agustín Almodóvar |
Scenaro | Pedro Almodóvar |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | Alberto Iglesias |
Rolantoj | Adriana Ugarte • Emma Suárez • Inma Cuesta • Michelle Jenner • Darío Grandinetti • Rossy de Palma • Pilar Castro • Nathalie Poza • Daniel Grao • Susi Sánchez • Priscilla Delgado • Ramón Agirre • Luís Iglesia • Monti Castiñeiras • Agustín Almodóvar • Ramón Ibarra • Bimba Bosé • David Delfín • Esther García Rodríguez • Blanca Parés • Paqui Horcajo |
Produktinta firmao | El Deseo |
Honorigoj | San Diego International Film Festival |
IMDb | |
Fermi
La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn. Ĝi premieris la 8an de aprilo 2016 en Hispanio, kaj ricevis pozitivajn kritikojn. Ĝi debutis internacie en la Festivalo de Cannes de 2016, kie ĝi estis elektita por konkurenci al la Ora Palmo.[3][4]
La filmo estas inspirita en tri noveloj de Alice Munro, tradukitaj en la hispana kiel "Destino", "Pronto" kaj "Silencio", inkluditaj en ŝia libro Runaway (2004).