From Wikipedia, the free encyclopedia
Jiří Třanovský (latine Georgius Tranoscius; slovake Juraj Tranovský; pole Jerzy Trzanowski; la 27-an de marto aŭ la 9-an de aprilo 1592, Teŝino – la 29-an de majo 1637, Liptovský Mikuláš) estis ĉeĥa verkisto, muzika komponisto, poeto kaj evangelia predikisto.
Jiří Třanovský | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de marto 1592 en Teŝino | |
Morto | 29-an de majo 1637 (45-jaraĝa) en Liptovský Mikuláš | |
Tombo | Liptovský Mikuláš vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa • slovaka vd | |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Tranoscius vd | |
Okupo | tradukisto muzikisto teologo pastro verkisto komponisto pedagogo poeto eldonisto vd | |
Laborkampo | Administration and management of the church (en) , teologio kaj eklezia muziko vd | |
Aktiva en | Prago • Holešov • Valašské Meziříčí • Bielsko-Biała • Orava vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Cithara sanctorum vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en Teŝino en "Malnova foirejo" en nekatolika familio. Tre influis lin lia praavo Adam, vokto en Třanovice, bonega kantisto, kiu vekis en la juna Jiří amon al religia kantado.
Kiel ortodoksa religia poeto de la slovakaj protestantoj en la tempo, kiam iliaj reformaj klopodoj komencis suferi pro socia kaj religia pasivecoj, li eldonis ampleksan evangelian kantaron nome Cithara sanctorum - kantoj religiaj kaj malnovaj kaj novaj (1636). Ĝi enhavas pli ol kvarcent religiajn kantojn, antaŭ ĉio de ĉeĥaj, sed ankaŭ de slovakaj aŭtoroj, tradukitaj el la latina kaj germana lingvoj, kaj ankaŭ proprajn kantojn. Tranovský estis edukisto, instruisto kaj pastoro en pluraj lokoj en Ĉeĥio kaj Slovakio. Li naskiĝis en Teŝino, studis en Wittenberg, mortis en Liptovský Mikuláš. Krom la menciita kantaro li eldonis religiajn odojn kaj preĝaron. Tamen, la evoluon de literaturo influis grandparte Cithara sanctorum. Tiu ĉi kolekto de religiaj kantoj, kiu aperis en multaj reeldonoj, per sia formala perfekteco longe servis kiel fonto kaj instigilo por la samtempa poezia kreado. Tranoscius estas nomo, kiun transprenis eldonejo el latinigita formo de nomo de la pastoro Juraj Tranovský, kiu agadis ankaŭ en Liptovský Mikuláš. Krom la aliaj la eldonejo daŭrigas pli ol cent jaroj en eldonado de Evangelia kalendaro de Tranovský.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.