Tradukisto
persono kiu tradukas skribitan tekston de unu lingvo al alia From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tradukisto estas homo, kiu tradukas el iu lingvo al alia, ebligante homojn laŭeble kapti la esencon de fremdlingva teksto aŭ diro, ĉu laŭlitere aŭ ne.
Ekzistas diversaj tipoj de tradukistoj:
- Tradukisto de teĥnikaj tekstoj, ekzemple faka manlibro.
- Beletra tradukisto, kiu tradukas beletron.
- Buŝa tradukisto nomiĝas interpretisto kies tasko estas buŝe kaj rekte traduki paroladon dum ekzemple internaciaj konferencoj, ktp.
Remove ads
Esperanto-tradukoj
Vidu ankaŭ: Esperanto-tradukoj sub Traduko
L.L Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, estis dekomence grandkvanta plenumanto de tradukado. Tradukoj donis al la pioniraj esperantistoj manieroj kompreni la novan lingvon kaj kompari ĝin kun io konata. La defioj de tradukado plie montris al li, la malfortajn kaj kuracendajn punktojn en la evoluanta lingvo. Do, la unuaj tradukoj ne havis ĉefe literaturan celon, sed varban, diskonigan kaj edukan.
Kabe kaj ĉiam pli da pioniroj suplementis la korpuson de bonaj tradukoj. En la epoko de la Budapeŝta skolo, Baghy, Kalocsay kaj aliaj transigis la emfazojn al literaturaj celoj. Tion spronis la postaj skotaj kaj iberiaj skoloj. Kroatio avangardis en la uzo de tradukoj por interŝanĝi kulturajn valorojn inter malpli disvastigitaj kulturoj – naturaj aliancoj por Esperanto.
Remove ads
Esperanto-tradukistoj
Por videbligi la utilon de Esperanto necesas ĝia uzo kaj tial utilas daŭre flegi kulturon de trejnado en tradukado.
Tradukisto kiu tradukas en Esperanton tute ne konas sian publikon, ĉar tiu publiko estas tutmonda. Aliflanke, ĉar la granda plimulto de la E-tradukistoj akiris la lingvon postnaske, ili povos esti unike kapablaj koni la cel-lingvon kaj ĝian kulturon. Kontraste, alilingvaj tradukistoj kutimas traduki el sia denaska lingvo en malpli konatan lingvon. Gravegas koni intime la cellingvon kaj la gamon da kulturaj konoj posedataj de la ricevanto de la traduko – la tradukisto laboras klarigi idiomaĵojn kaj konceptojn, kiujn ili tre eble ne komprenos. Ĉe traduko en Esperanton, tiom flekseblas la lingvo, ke eblas ofte esprimi fajnajn nuancojn el la fonta nacia lingvo[1]. Ne ĉiuj tradukistoj estas beletraj tradukistoj aŭ tradukas en Esperanton, sed ankaŭ tradukas el Esperanto.
Jen (ne limigita) listo de famaj Esperanto-tradukistoj
Konstantin Gusev, Nora Caragea, Sten Johanssen, Sonja Lang, Song Yunsheng[2], Gerrit Berveling, kaj en la pasinteco ekzemple Xie Yuming - Icek Jurysta - Kabe - Antoni Grabowski - Xú Shēngyuè (= Saint Jules Zee) - Shi Chengtai - Venelin Mitev - Rudolf Hromada - William Auld - Fernando de Diego - Viktor Pajuk - Sonja Lang - Wilhelm Theodor Oeste - Theodor Kilian - Jiří Kořínek - Kálmán Kalocsay - Miloš Lukáš - Tomáš Pumpr - Petras Čeliauskas - Georgo Saville - Josef Vondroušek - Claude Piron (por la Unuiĝintaj Nacioj) - Vilmos Benczik - István Nemere - István Ertl - Lucija Borčić - Antonio Valén - Paulo Sérgio Viana - Valentin Melnikov - Hans Becklin - Sten Johansson - Przemysław Wierzbowski - Marco Lucchesi - Probal Dasgupto - Julian Modest - Sebastian Schulman[3] - Lidia Ligęza - Vlaďka Chvátalová - Jeong Ryeol Jang[4] - Cai Yuanpei - Zlatoje Martinov - Ĥristo Gorov - Miyamoto Masao.
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads