![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/Nechaev-Maltsov.jpg/640px-Nechaev-Maltsov.jpg&w=640&q=50)
Jurij Neĉajev-Malcov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jurij Stepanoviĉ NEĈAJEV-MALCOV (ruse Юрий Степанович Нечаев-Мальцов) naskiĝis la 23-an de oktobro n.s. 1834, mortis en 1913. Li estis fama rusa entreprenisto, posedanto de kelkaj vitraj fabrikoj, oberhofmeister (ĉefministro) de lia imperiestra moŝto Nikolao la 2-a je alta tria rango "Sekreta Konsilisto". Li famiĝis ne nur pro siaj vitraĵoj, kiujn oni tre ŝatas enlande kaj ekstere ĝis nun, sed ĉefe kiel patrono de moskva Muzeo de Belartoj, kiu subvenciis ĝian konstruadon. Pro lia granda monofero ankaŭ oni estigis multajn ceterajn objektojn (preĝejoj, malsanulejoj, hospicoj, lernejoj k.a.) en Rusio. Tial li restis en analoj kiel eminenta rusa mecenato kaj filantropo.
Jurij Neĉajev-Malcov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1834 (1834-10-11) en Polibino |
Morto | 8-an de oktobro 1913 (1913-10-08) (78-jaraĝa) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() |
Alma mater | Moscow Imperial University, Faculty of Law (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Stepan Nechayev (en) ![]() ![]() |
Patrino | Sofya Maltsova (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | mecenato tradukisto industriisto diplomato filantropo ![]() |
Jurij Neĉajev naskiĝis en bieno Storoĵevoe (nuntempe Polibino, Lipecka provinco) en familio de fama rusa aristokrato Stepan Dmitrijeviĉ Neĉajev (1792—1860), kiu estis senatano kaj ĉefprokuroro de Sankta Sinodo de Rusa Ortodoksa Eklezio. Li krome multe okupiĝis pri historio de Rusio kaj fondis la unuan muzeon de Kulika batalo en sia bieno. Patrino Sofia Sergejevna (? - 1836) apartenis al klano Malcov, kiu ankaŭ restigis rimarkindan spuron en la rusian historion. Ŝia praavo Vasilij Malcov komence de la 18-a jarcento fondis vastan produktadon de vitraĵoj en Rusio. Ŝia avo Akim Malcov daŭrigis entreprenon kaj aldonis fabrikadon de kristalaĵoj. Por tio li en 1756 fondis uzinon kaj urbeton en Vladimira provinco apud rivereto Gus (ruse ansero). De tiam ĉi-loko nomiĝas Gus-Kristala. Poste tiam estris ŝia frato Ivan, kiu ne havis gefilojn. Li mortis en 1880 kaj testamentis la tutan propraĵon kaj fabrikojn al sia nevo Jurij sub unu kondiĉo - tiu devas nomiĝi Neĉajev-Malcov. La gepatroj havis ankoraŭ unu filon kaj du filinojn.
Ĝis tiam Jurij jam sukcese finis la juran fakultaton de Moskva Universitato kaj kiel diplomato realigis gravajn komisiojn de la ministerio pri la eksterlandaj aferoj en Berlino, Parizo kaj ceteraj eŭropaj ĉefurboj.
Li estis ĝismorte fraŭlo, sed anime edukis orfon Elim Demidov, princo de San Donato (1868-1943), kiu estis lia malproksima parenco. Li agis samkiel lia onklo Ivan Malcov kaj heredigis ĉion al Elim en 1913, kiam li mortis. Preciza dato de lia morto ne estas konata, ankaŭ ne estas konata situo de lia tombo.