La 11-a de oktobro estas la 284-a tago de la jaro (la 285-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 81 tagoj restas.
Je la 11-a de oktobro okazis, interalie:
- 1138: Tertremo de Halepo: ĉirkaŭ 230 mil personoj pereis
- 1365: Konkero de Aleksandrio, fare de krucmilitistoj sub gvido de kipra reĝo kontraŭ mamelukoj, kiu okazigis masakron de miloj da defendantoj kaj forkaptis 5 mil militkaptitojn
- 1414: Majstro Jan Hus iris al Konstanco, invitita de reĝo Sigismondo
- 1492: Misteran brilon de la maro, registritan en la loglibro de Kristoforo Kolumbo, oni vidis antaŭ atingo de insulo Guanahani
- 1531: 2-a Milito de Kappel: venko de katolikaj svisoj kontraŭ la protestantaj
- 1576: Okdekjara Milito: venko de nederlanda ŝiparo super la hispana en batalo de golfo Zuiderzee
- 1634: De 8 ĝis 15 mil personoj pereis sur marbordoj de Germanio kaj Danio en inundo kaŭzita de tempesto sur Norda Maro
- 1675: Retiriĝo de turka armeo malantaŭ Dnestro finis sieĝon de Trembowla (Ternopila provinco) dum pola-turka milito (1672-76)
- 1727: Georgo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
- 1767: Usono: oni finis mezuri linion Mason-Dixon apartiganta Marilandon de Pensilvanio
- 1795: Oni enkondukis novan administran disdividon de Parizo en 12 kvartalojn
- 1830: En Varsovio okazis adiaŭa koncerto de Frederiko Ŝopeno, kiu novembre, ne sciante tion, forlasis Pollandon por ĉiam
- 1832: Napoleona marŝalo Soult iĝis ĉefministro de Francio
- 1835: En Rusa Imperio oni enkondukis novan sistemon de mezurunuoj
- 1852: Universitato de Sidnejo, la plej malnova en Aŭstralio, estas inaŭgurita
- 1864: Kampinagrando iĝis urbo de Brazilo
- 1870: Francia-Prusia Milito: kapitulaco de Orléans
- 1885: Franca astronomo Henri Joseph Anastase Perrotin malkovris asteroidon Clementina
- 1891: Svedio: unua skanseno en la mondo malfermita en Stokholmo - etnografia subĉiela muzeo
- 1891: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Katharina
- 1899: La dua brita-bura milito eksplodis en Sud-Afriko inter la Brita imperio kaj buroj
- 1901: Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Merxia
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidojn Ginevra, Pia kaj Roswitha
- 1910: Sur Liĉakiva tombejo en Lvovo estis enterigita pola verkistino Maria Konopnicka
- 1912: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Benda
- 1912: Unua Balkana milito: greka armeo liberigis Kozanon
- Unua Mondmilito
- 1919: Dua Pola Respubliko: Józef Piłsudski solene malfermis la Universitaton Vilno, fermitan de rusaj regopovoj en 1832
- 1922: Subskribo de armistico dum Greka-turka milito (1919-1922)
- 1925: Soveta astronomo Sergej Beljavskij malkovris asteroidon Ljubo
- 1929: De Belgio al Pollando oni venigis postrestaĵojn de la pola historiisto Joachim Lelewel
- 1931: Soveta astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Hiperboreio
- 1931: Sovetunio decidas tute forigi privatan komercon
- 1938: Centra registaro de Ĉeĥoslovakio aprobis la registaron de Karpata Ukrainio
- 1939: En Sovetunio unua trolebusa linio ekfunkciis en Donecko sur la ĉefa strato de Stalin
- Dua Mondmilito
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: en Varsovio sekureca servo arestis unu el ĉefaj aktivuloj de Pola Popola Partio Kazimierz Bagiński, forkaptito al la proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, malkaŝe kritikinta agadon de la komunista Pola Laborista Partio
- 1946: Zagreba ĉefepiskopo Alojzije Stepinac estis kondamnita de la komunistaj regopovoj al 16 jaroj da malliberejo pro kunlaboro kun la reĝimo de ustaŝoj
- 1949: Wilhelm Pieck iĝis unua prezidento de Germana Demokratia Respubliko
- 1951: Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo komencis pridemandadon de atestantoj
- 1954: Việt Minh transprenis kontrolon super Nord-Vjetnamio
- 1961: Sovetunio: en armea spaco de Semipalatinsk okazis unua atomkerna eksplodo
- 1962: Baziliko Sankta Petro: papo Johano la 23-a malfermis Duan Vatikanan Koncilion por reformi la romkatolikan eklezion
- 1968: Kosmoesploro: NASA lanĉis Apollo 7 kun homa skipo
- 1968: En Panamo kolonelo Omar Torrijos transprenis regopovon post puĉo
- 1971: Irano: semajna festado de la 2500-jariĝo de la Persa Imperio komenciĝis en Persepolo - entute 69 ŝtatoj sendis siajn oficialajn reprezentantojn al la festo
- 1971: Sovetunio: en tera atmosfero forbrulis la unua kosmostacio Salut 1
- 1975: Usono: aviadila ŝipo USS Dwight D. Eisenhower surakviĝis; premiero de la televidseria komedio Sabata Nokta Vivo; en Arkansaso Bill Clinton nuptiĝis kun Hillary Rodham Clinton
- 1980: En Nederlando fondiĝas Kristandemokrata Apelo per kunfandiĝo de 3 politikaj partioj, unu katolika kaj du protestantaj kristandemokrataj
- 1982: Oni surfacigis en markolo apud la insulo Isle of Wight la vrakon de Mary Rose, admiralŝipo de la milita ŝiparo de Henriko la 8-a
- 1986: Malvarma milito: en Rejkjaviko renkontiĝis Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov
- 1988: Unua "Tago de elŝrankiĝo" okazis en Usono
- 1988: En plimulto de polaj altlernejoj okazis studentaj manifestacioj kun postulo de releĝigo de Sendependa Asocio de Studentoj – eksterleĝigita post enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1988: Strasburgo: papo Johano Paŭlo la 2-a ekparolis en Eŭropa Parlamento - lia parolado estis interrompita kiam brita parlamentano el Nord-Irlando, protestanta pastoro ekkriis "Antikristo", disvolvante standardon kun teksto
- 1989: Registaro de Ĉeĥoslovakio anoncis decidon redukti militservon al 18 monatoj
- 1990: Unio de Polaj Aglomeraĵoj fondiĝis
- 1994: Rusio: drasta falo de la kurzo de rublo
- 1995: Batalhalto estas deklarita en Bosnio kaj Hercegovino
- 1997: Paul Biya gajnis prezidentan elekton en Kameruno
- 1998: Papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis germanan filozofinon Edith Stein
- 2000: Kosmopramo Discovery startis de Kennedy Space Center dum flugo de STS-92, la centa misio de kosmopramo
- 2004: Kameruno: Paul Biya refoje gajnis prezidentan balotadon
- 2008: Pro tertremo en Ĉeĉenio (Rusio) 13 personoj pereis kaj 116 vundiĝis — ĝin sekvis posttertremo
- 2014: Charles Michel iĝis ĉefministro de Belgio
- 2015: Aleksandro Lukaŝenko la 5-an fojon gajnis prezidentan baloton en Belorusio
- 2018: Konstantinopola Ortodoksa Eklezio nuligis tomoson (eklezian decidon) pri subiĝo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio al la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Ukrainio ĉesis eksporti elektran energion al Eŭropa Unio por stabiligi sian energetikan sistemon; korpoj de 62 pereintaj ukrainaj soldatoj revenis al Ukrainio, kaj kadre de interŝanĝo de militkaptitoj al Ukrainio revenis 32 armeanoj; en Svjatohirsk estis trovita laŭvica rusa torturejo kaj amasa tombo
- rusia armeo elpafis 10 raketojn; unua germana kontraŭaviadila defendsistemo IRIS-T SLM estis transdonita de Germanio al ukraina armeo
- 1616: Andreas Gryphius, germana poeto kaj verkisto (m. 1664)
- 1629: Armand de Bourbon-Conti, franca princo, partopreninta Frondon (m. 1666)
- 1671: Frederiko la 4-a, reĝo de Danio-Norvegio (m. 1730)
- 1672: Filip Orlik, kozako, militisto kaj diplomato (m. 1742)
- 1734: Friedrich Eberhard von Rochow, germana pedagogo kaj soldato (m. 1805)
- 1738: Arthur Phillip, brita admiralo, guberniestro de Novsudkimrio (m. 1814)
- 1755: Fausto Elhuyar, hispana kemiisto, kunmalkovrinto de volframo (m. 1833)
- 1758: Heinrich Olbers, germana astronomo priskribinta astronomian paradokson, malkovrinto de asteroidoj Pallas kaj Vesta (m. 1840)
- 1775: William Smith, angla navigisto, malkovrinto de Sudaj Ŝetlandaj Insuloj (m. 1847)
- 1788: Simon Sechter, aŭstra muzikteoriisto, muzikpedagogo, orgenisto, dirigento kaj komponisto (m. 1867)
- 1792: Maria Barjatinskaja, germana-ruslanda mecenatino kaj filantropino (m. 1858)
- 1816: Pedro de Madrazo y Kuntz, hispana pentristo kaj verkisto, kritikisto pri arto (m. 1989)
- 1818: Emilie d'Oultremont, belga monaĥino, katolika beatulino (m. 1878)
- 1825: Conrad Ferdinand Meyer, svisa verkisto germanlingva (m. 1898)
- 1825: Maria Firmina dos Reis, brazila instruistino, pioniro en la publika edukado, ĵurnalistino kaj verkistino, unua reprezentantino de literatur-politika movado negritudo en la latinamerika literaturo (m. 1917)
- 1849: William Knox D'Arcy, brita entreprenisto kaj investinto pri nafto (m. 1917)
- 1872: Emily Davison, brita virinbalotrajtistino (m. 1913)
- 1876: Miklós Havas, hungara muzikkritikisto, dramisto (m. 1944)
- 1876: Gertrud von Le Fort, germana katolika verkistino (m. 1971)
- 1884: Friedrich Bergius, germana Nobelpremiita kemiisto (m. 1949)
- 1884: Eleanor Roosevelt, usona agantino por homrajtoj, unua damo de Usono (m. 1962)
- 1885: Václav Vrbata, ĉeĥa skiisto (m. 1913)
- 1885: François Mauriac, franca Nobelpremiita verkisto (m. 1970)
- 1889: Nikolaj Borisov, soveta kaj rusa verkisto, futurisma esperantlingva verkisto, aŭtoro de Intima parolad' kaj La hundo de Lia Majesteco, ĉefiniciatinto de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, ekzekutita dum granda teroro (m. 1937)
- 1894: Yui Chunoshin, japana radio-inĝeniero, membro de Japana Esperanto-Instituto, aganto de kontraŭatomenergia movado esperantiginta la libron pri hibakuŝoj Viktimoj de la atombombo, kaj aliĝinta al paca movado koncerne Vjetnaman militon, sinbruliginto (m. 1967)
- 1901: János Józsa, rumania hungara lingvisto kaj tradukisto (m. 1973)
- 1903: Kazimierz Kordylewski, pola astronomo, malkovrinto de la lunoj de Kordylewski, kreinto de grafika metodo difini momenton de minimuma lumeco de variantaj steloj (m. 1981)
- 1906: Izolda Erdély, rumania hungara aŭtorino pri muziko (m. nekonata)
- 1906: Dezső Schön, rumania hungara-israela redaktoro, verkisto (m. 2000)
- 1911: István Korda, hungara poeto, verkisto kaj tradukisto (m. 1984)
- 1916: Antoni Heda, komandanto de partizanaj taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo (m. 2008)
- 1918: Pranas Gavėnas, litova pastro, salesiano, esperantisto, eldoninta libretojn pri Sankta Kazimiro (1458-1484) en la portugala kaj Esperanto, celebrinta meson en Baltiaj Esperanto-Tagoj en Veisiejai (m. 2000)
- 1918: Irén Józsa Nemes, rumania hungara pentristino, membrino de Gildo Miklós Barabás (m. 2003)
- 1919: Art Blakey, usona ĵaz-frapinstrumentisto (m. 1990)
- 1926: Thich Nhat Hanh, vjetnama budhisma monaĥo (m. 2022)
- 1929: Liselotte Pulver, svisa aktorino kaj filma stelulino de germana kinematografio
- 1932: Richard Lugner, aŭstra entreprenisto kaj politikisto
- 1942: Amitabh Bachchan, barata aktoro kaj stelulo de la barata kinematografio
- 1943: Enikő Simó, rumania hungara scenejdekoraciistino, tekstilartistino
- 1949: Barbara Fedyszak-Radziejowska, pola sociologino kaj etnografino
- 1950: József Váradi, rumania hungara matematikisto kaj pedagogo
- 1951: Jean-Jacques Goldman, franca kantaŭtoro kaj komponisto
- 1961: Amr Diab, egipta kantisto kaj komponisto
- 1962: Andrzej Błasik, pola militisto, armea generalo, ĉefkomandanto de la Pola Aer-Armeo (m. 2010)
- 1970: Magor Plugor, rumania hungara, hungara poeto
- 1972: Claudia Black, aŭstralia aktorino, aŭtorino de sonlibroj
- 1973: Kaneshiro Takeshi, japana-tajvana aktoro
- 1983: Ruslan Ponomarjov, ukraina ŝakisto, grandmajstro
- 1159: Vilhelmo la 1-a, grafo de Bulonjo (n. ĉirkaŭ 1137)
- 1303: Bonifaco la 8-a, papo (n. ĉirkaŭ 1235)
- 1347: Ludoviko la 4-a, unua germana reĝo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1282)
- 1424: Jan Žižka, ĉeĥa militisto kaj armeestro, komandanto de taboritoj, partopreninto de la batalo de Grunwald (n. ĉirkaŭ 1360)
- 1493: Leonor de Aragono, dukino de Ferrara, Modeno kaj Reggio (n. 1450)
- 1531: Zvinglo, svisa sacerdoto kaj unu de la fondintoj de protestantismo (n. 1484)
- 1542: Thomas Wyatt, angla poeto, kortegano kaj diplomato (n. 1503)
- 1648: György Rákóczi la 1-a, princo de Transilvanio, la plej riĉa protestanta magnato de Supra Hungario (n. 1593)
- 1670: Louis Le Vau, franca arkitekto, konstruisto de la kastelo de Versailles (n. 1612)
- 1708: Ehrenfried Walther von Tschirnhaus, germana sciencisto, inventinto de eŭropa porcelano (n. 1651)
- 1779: Kazimierz Pułaski, komandanto kaj marŝalo de la unua pola insurekcio kontraŭ la Rusia Imperio, heroo de la Usona Milito de Sendependeco, patro de la usona kavalerio (n. 1745)
- 1889: James Prescott Joule, angla fizikisto konata pro la Ĵula leĝo (n. 1818)
- 1896: Anton Bruckner, aŭstra komponisto kaj orgenisto (n. 1824)
- 1897: Ignác Helfy, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1830)
- 1910: Heinrich Caro, germana kemiisto sintezinta indigon, izolinta perokso-unusulfatan acidon kaj patentinta alizarinon (n. 1834)
- 1916: Otto, reĝo de Bavario (n. 1848)
- 1919: Karl Gjellerup, dana-germana Nobelpremiita verkisto (n. 1857)
- 1934: Radó Kövesligethy, hungara astronomo kaj terfizikisto (n. 1862)
- 1938: Márton Fehér, hungara, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1878)
- 1940: Vito Volterra, itala matematikisto kaj fizikisto, kontribuanta al matematika biologio, konata de la ekvacio de Lotka-Volterra (n. 1860)
- 1948: László Boros, hungara ĵurnalisto, verkisto, kunlaboranto de semajngazeto "Enyedi Hírlap" (n. 1892)
- 1958: Maurice de Vlaminck, franca faŭvisma pentristo (n. 1876)
- 1961: Chico Marx, usona komika aktoro (n. 1887)
- 1963: Jean Cocteau, franca artisto kaj reĝisoro (n. 1889)
- 1965: Dorothea Lange, usona dokumentarfotistino (n. 1895)
- 1969: Kazimierz Sosnkowski, pola generalo, politikisto (n. 1885)
- 1980: László Földes, hungara etnografo kaj redaktoro (n. 1934)
- 1981: Dezső Jász, hungara redaktoro, verkisto kaj milithistoriisto (n. 1897)
- 1986: Georges Dumézil, franca filologo, kompara lingvosciencisto, kartvelologo, spertulo pri hindeŭropa lingvaro, mitografo, aŭtoro de hipotezo pri tri sociaj klasoj (klerikoj, batalistoj kaj produktistoj) kaj iliaj funkcioj (n. 1898)
- 1996: Stanisław Tołpa, pola profesoro pri botaniko, spertulo pri torfo kaj torfejoj, inventinto de torfaĵo kontraŭ kancero (n. 1901)
- 1996: Renato Russo, brazila muzikisto kaj kantisto (n. 1960)
- 2000: Mihály Szegedi, hungara esperantisto, delegito de UEA pri fervoja terminaro (n. 1925)
- 2000: Donald Dewar, ĉefministro de Skotlando (n. 1937)
- 2006: Tibor Dáné, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1923)
- 2007: Sri Chinmoy, bengala filozofo kaj artisto, religia gvidanto, instruisto de jogo kaj meditado (n. 1931)
- 2008: Neal Hefti, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto, komponisto, kaj aranĝisto (n. 1922)
- 2008: Vija Artmane, latva aktorino (n. 1929)
- 2008: Jörg Haider, aŭstra politikisto, ĉefministro de Karintio (n. 1950)
- 2017: Clifford Husbands, ĝenerala guberniestro de Barbado (n. 1926)
- 2019: John Giorno, usona poeto kaj performanca artisto konata de la filmo Dormi, adepto de tibeta budhismo (n. 1936)
La 11-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):