From Wikipedia, the free encyclopedia
Justus Ferdinand Christian LODER (12a de marto 1753 – 16a de aprilo 1832) estis germana anatomiisto kaj kirurgo kiu estis el Riga.
Justus Christian Loder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1753 en Rigo |
Morto | 16-an de aprilo 1832 (79-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Vvedenskoje-tombejo |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Germanio |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Göttingen |
Okupo | |
Okupo | kirurgo anatomo universitata instruisto |
En 1777 Loder doktoriĝis el la Universitato de Göttingen, kaj la venontan jaron li estis nomumita profesoro pri kirurgio kaj anatomio en la Universitato de Jena, kie li praktikis medicinon dum la venontaj 25 jaroj. En Jena li estis responsa pri la establado de anatomia spektejo kaj "Accouchierhaus" (akuŝejo). En 1780-81, je la kosto de la Duko de Weimar, li faris sciencan veturadon tra Francio, Anglio kaj Nederlando, dum kiu li konis kelkajn bone konatajn kuracistojn kaj sciencistojn — Louis-Jean-Marie Daubenton, Jean-Louis Baudelocque, Félix Vicq-d'Azyr kaj John Hunter, inter aliaj.[1]
En 1803 li translokiĝis al la Universitato de Halle, kie li establis kliniko de obstetriko. Post la fermo de la Universitato de Halle fare de Napoleono en 1806, li iĝis persona kuracisto de la Prusia reĝa familio en Königsberg. Poste li relokiĝis en Rusio, kie en 1810 li iĝis persona kuracisto de la caro Aleksandro la 1-a. Inter 1814 kaj 1817 li zorgis la militistan hospitalon en Moskvo. Li mortis en Moskvo la 16an de aprilo 1832.
El 1794 ĝis 1803 li publikigis "Tabulae anatomicae", kiu estis majstroverko enhavanta kompletan kolekton de anatomiaj ilustraĵoj de la homa korpo. Tiu verko estis unu el la plej grandaj kaj plej kompletaj anatomiaj atlasoj en sia epoko. Dum sia kariero, Loder tenis pliiĝantajn amikecojn kun Christoph Wilhelm Hufeland[2] kaj Johann Wolfgang von Goethe, ambaŭ sekvus anatomiajn klasojn ĉe Loder.
Goethe sukcesis en 1784 kune kun Loder la (supozitan) malkovron de la intermakzela osto ĉe la homa embrio (li ne vidis, ke en pasinteco oni jam plurfoje priskribis tiun oston).[3] La intermakzela osto, kiun oni ĝis tiam konis nur ĉe mamuloj, kunkreskas ĉe homoj antaŭ la naskiĝo kun la najbaraj makzelaj ostoj. Lia malkovro estis konsiderata pruvo de la parenceco inter homoj kaj bestoj, kiu estis tiam ankoraŭ pridubata de multaj sciencistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.