Jusuf Raza Gillani
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maĥdum Sajed Jusuf Raza GILLANI (urdue مخدوم سیّد یوسف رضا گیلانی) (naskiĝis je la 9-a de junio, 1952) estis la ĉefministro de Pakistano de 2008 ĝis 2012. Li estis kandidatigita de la Pakistana Popola Partio, kun la subteno de koaliciaj partneroj, la Pakistana Islama Ligo, Awami Nacia Partio, Jamiat Ulemo kaj Muttahida Qaumi Movado je la 22-a de marto 2008. Li eldiris la ĵuron de enoficiĝo de la Prezidento Pervez Musharraf je la 25-a de marto 2008. Jusuf Raza Gillani estas la unua elektita Ĉefministro de Pakistano kiu venas de la Saraiki-parolanta zono. Gilani ankaŭ estis la vicprezidanto de la Pakistana Popola Partio, eksa proparolanto de la Nacia Asembleo de Pakistano (1993-1997) kaj eksa Federala Ministro (1985-1986). Li publike sin devigis restarigi la juĝistojn de la superaj tribunaloj.
Jusuf Raza Gillani urdue یوسف رضا گیلانی | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
مخدوم سيد يوسف رضا گیلانى | |||||
Naskiĝo | la 9-an de junio 1952 en Karaĉio, Pakistano | ||||
Religio | islamo | ||||
Lingvoj | Saraiki • angla • urduo vd | ||||
Ŝtataneco | Pakistano vd | ||||
Alma mater | Government College University, University of the Punjab | ||||
Partio | Pakistana Popola Partio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Fauzia Gillani | ||||
Infanoj | Mahmud Abdul Kedir | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto vd | ||||
| |||||
Ĉefministro de Pakistano | |||||
Dum | la 25-an de marto 2008 – la 19-an de junio 2012 | ||||
Antaŭulo | Muhammad Mian Soomro | ||||
Sekvanto | Raĝa Pervez Aŝraf | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||