From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly TAMKÓ SIRATÓ [kAroj tamkO ŝiratO], hungare Tamkó Sirató Károly, Esperante Karlo Tamkó Sirató estis hungara avangarda poeto kaj tradukisto.
Károly Tamkó Sirató | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1905 en Novi Sad | ||||
Morto | 1-an de januaro 1980 (74-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 5/4-1-76 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto bibliotekisto tradukisto aesthetician (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Károly Tamkó Sirató naskiĝis, kiel Tamkó Károly, la 26-an de januaro 1905 en Hungario, en Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio). Li mortis la 1-an de januaro 1980 en Budapeŝto.
Károly Tamkó Sirató frekventis universitaton en Budapeŝto, sed jam pli frue en 1921 li komencis poemadi. En 1930 li vojaĝis al Parizo, kie li konatiĝis kun kremo de poetoj. Baldaŭe pro malsano li hejmenvenis, komence li faris nur reklamajn poemojn. Poste li ofte okupiĝis ankaŭ pri porinfana poezio kaj pri tradukaĵoj el diversaj lingvoj.
En 1924 Tamkó konatiĝis kun Sándor Szathmári, kun kiu ili iĝis amikoj, poste malamikoj. Tamkó ekis proceson en 1958 kontraŭ Szathmári, ke ankaŭ li kunverkis la romanon Kazohinia. Szathmári venkis en la proceso. La romano Hiába (Vane) estus povinta pruvi la saman stilon de la verkinto, sed la prezento de la (kontraŭkomunista) romano en 1958 estus minacinta lin je prizono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.