Kamparanaj Batalionoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kamparanaj Batalionoj (pole: Bataliony Chłopskie) – konspira armita organizaĵo de la pola popola rezisto nombranta ĉ. 170 milojn da homoj. Aganta en la Dua Mondmilito sur la teritorio de Ĝenerala Gubernio kaj Wielkopolska cele de protekto de polaj vilaĝoj antaŭ germana teroro kaj ekonomia ekspluatado. Post Pola Enlanda Armeo ĝi estis la plej granda pola subtera armita forto posedanta ĉ. 300 specialajn taĉmentojn, kiuj okupiĝis pri sabotado kaj batalagoj, kaj ties perdoj (ĝis malfondo marte 1945) egalis al ĉ. 7000 soldatoj.