Kantisto

homo kiu profesie kantas por aŭskultantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia

Kantisto estas homo kiu dediĉas sin al kanto ĉu kiel profesio ĉu kiel amatora ŝatokupo. Ĉiukaze en ĉiu kulturo kaj civilizacio (eĉ en la plej praaj) elstaris kaj elstaras tiuj profesiuloj. Ekde la komenca historio jam aperis kaj muzikistoj kaj kantistoj en ĉiuj artoj, ekzemple en pentrarto kaj skulptarto, ekzemple ekde la unuaj civilizacioj en Sumero, Egipto, Antikva Grekio kaj Romo. En la eŭropa Mezepoko aperis tre ofte kantistoj kaj muzikistoj en la skulptaĵoj de la romanika arkitekturo. Ĉe la klasika muziko kantistoj iĝas unu el la plej teknikaj teknikistoj el la diversaj metioj kaj krome el la plej famaj, konataj kaj pli alte pagataj. Tio okazis ĉe operkantistoj, kiel Enrico CarusoMaria Callas.

Bartolomeo_Nazari_-_Portrait_of_Farinelli_1734_-_Royal_College_of_Music_London.jpg
Farinelli, eble unu el la plej famaj kantistoj en Eŭropo, eble pro estis kastrita kantisto
Singer.svg
Skema bildo de opera kantisto
Stub_singer.png
Skema bildo de kantisto

Nuntempe oni povas klasigi la kantistojn laŭ la muzikstilo, kiuj multegas. Fakte la tipa muzika grupo de la 20-a jarcento (kaj poste de la 21-a jarcento) enhavas almenaŭ unu kantiston kaj kelkajn muzikistojn.