Kantono Neŭŝatelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantono Neŭŝatelo estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia sidejo estas la urbo Neŭŝatelo. Fine de 2004, en la kantono vivis 167500 loĝantoj, nombro, kiu kreskis al 171848 ĝis fino de 2009.
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Neŭŝatelo | |
---|---|
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Neŭŝatelo |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1815 |
Oficialaj lingvoj | franca lingvo |
Oficiala mallongigo | NE |
Nombro de loĝantoj | 171848 (2009-12-31) |
Areo | 803 km² |
Loĝantardenseco | 214 loĝantoj/km² |
Koordinatoj | 46° 59′ N 6° 55′ O (mapo) |
Fermi
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas: france, itale kaj romanĉe Neuchâtel, germane Neuenburg. En la latina: Neocomium. Oficiala kantona lingvo estas la franca. La signifo de Neŭŝatelo estas nova kastelo, tial oni, malofte tamen, ankaŭ trovas la esperantan nomon Novkastelo.