Kantono Nidvaldo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantono Nidvaldo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefkomunumo estas Stans. Fine de 2007 en la kantono vivis 40287 loĝantoj.
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Nidvaldo | |
---|---|
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Stans |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1291 |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo |
Oficiala mallongigo | NW |
Nombro de loĝantoj | 40287(2007-12-31) |
Areo | 276 km² |
Loĝantardenseco | 146 loĝantoj/km² |
Koordinatoj | 46° 4′ N 7° 3′ O (mapo) |
Fermi
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas
germane Nidwalden, france Nidwald, itale samkiel en Esperanto Nidvaldo, kaj romanĉe Sutsilvania, parolata estas dialekto de la alemana.
De ĉiam la kantono Nidvaldo kune kun la najbara Obvaldo havas la komunan nomon "Untervaldo" (germane Unterwalden) kaj komune estis unu el la prakantonoj, kiuj iniciatis la komencon de la Svisa Konfederacio dum la jaro 1291. La ĉefkomunumo de Nidvaldo estas Stans.