Kulturo
La aro de valoroj, kredoj kaj perceptoj de socio kiel ili esprimiĝas en ĝia konduto; ĉio, kion la homo mem kreis / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kulturo (de la latina cultura, prilaboro, zorgo,[1] kiu devenas de colere, loĝi, prizorgi, kultivi) estas vastasence ĉio, kion la homo mem kreis, kontraŭe al la naturo, ne kreata de li; ĝi ne rilatas nur al agrokulturo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kulturo (televidkanalo). |
En filozofio, la vorto kulturo indikas tion kio estas malsama al la naturo, tio estas, kio estas de la ordo de la akiritaj aferoj kaj ne denaskaj. Kulturo estis longe konsiderata kiel karakteriza trajto de homaro, kiu distingas ĝin de bestoj.
En sociologio, kulturo estas difinita kiel "tio kio estas komuna al grupo de individuoj kaj kio ĝin interligas". Alimaniere, laŭ William Auld, Kulturo estas la sumo de ĉio kio diferencas unu homgrupo disde la ceteraj.
En la kampo de kultursciencoj la koncepto kulturo povas esti konsiderata kiel aro de distingaj trajtoj, spiritaj kaj materiaj, intelektaj kaj emociaj, kiuj karakterizas iun socion aŭ socian grupon: simboloj, sintenoj, valoroj, atendoj kaj normoj de konduto. Krom artoj kaj literaturo, ĝi ampleksas vivostilojn, bazajn homajn rajtojn, tradiciojn kaj kredojn. Ĝi plugvidas al koheraj grupoj de homoj ĉu loĝantaj tute aŭ parte ene de ŝtataj teritorioj aŭ sen restado en ajna aparta teritorio.
Ĝi konstituiĝas en malsamaj manieroj esti, pensi, agi kaj komuniki[2].