From Wikipedia, the free encyclopedia
La karaĉaja-balkara lingvo estas komuna lingvo de karaĉajoj kaj balkaroj. Ĝi apartenas al Kipĉaka grupo de Tjurka lingvaro. Parolantoj ekzistas en Karaĉaj-Ĉerkesio, Kabardio-Balkario, Meza Azio, Turkio kaj Proksima Oriento. En Rusio, laŭ censo de 2002 jaro, estas ĉirkaŭ 303000 parolantoj.
Karaĉaja-balkara lingvo | ||
Къарачай-Малкъар/Qarachay-Malqar | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Kipchak–Cuman | ||
Parolata en | Rusio | |
Parolantoj | 305 364 | |
Denaskaj parolantoj | 400000 | |
Skribo | Cirila kaj latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa | ||
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | krc | |
ISO 639-3 | krc | |
Glottolog | kara1465 | |
Angla nomo | Karachay-Balkar | |
Franca nomo | karatchaï-balkar | |
Vikipedio | ||
Ekzistas du plej esencaj dialektoj: karaĉaja-basana-ĉegema (ĉ-dialekto) kaj malkara (c-dialekto). Oficiala literatura lingvo baziĝas je karaĉaja-basana-ĉegema dialekto.
En jaro 1920 estas kreita karaĉaja-balkara alfabeto surbaze de Araba skribsistemo. Ĝi diferas de originala araba alfabeto je aldonaj literoj por vokaloj.
Karaĉaja-balkara alfabeta surbaze de la latina kreita en jaro 1924:
A a | B в | C c | Ç ç | D d | E e | F f | G g |
Ƣ ƣ | I i | J j | K k | Q q | L l | M m | N n |
Ꞑ ꞑ | O o | Ө ө | P p | R r | S s | Ş ş | T t |
Ь ь | U u | V v | Y y | X x | Z z | Ƶ ƶ |
En 1926 oni ŝanĝis ordon de literoj kaj aldonis literon S̷ s̷.
Unua varianto de cirila alfabeto por Karaĉaja-Balkara lingvo estas kreita en jaro 1924. Ĝi konsistis el jenaj literoj: А а, Ä ä, Е е, О о, Ö ö, Ы ы, И и, У у, Ӱ ӱ, К к, Қ қ, Г г, Г̡ г̡, Х х, Х̆ х̆, Н н, Ң ң, П п, Л л, Т т, Д д, Ж ж, С с, З з, Ч ч, Ш ш, Б б, Р р, Ф ф, М м, В в, Ц ц, Ю ю, Я я, ь, й. Oni eldonis alfabetumon per ĝi, sed oficiale ĝi ne estis akceptita.
En jaro 1936 aperis oficiala cirila alfabeto. Ĝi enhavis ĉiujn rusajn literojn kaj digrafojn Гъ гъ, Къ къ, Нг нг.
En 1961-1964 la alfabeto estis kelkfoje reformita: digrafoj malaperis kaj aldoniĝis literoj Ғ ғ, Ө ө, Җ җ, Қ қ, Ң ң, Ў ў, Ү ү, Һ һ.
Poste la alfabeto estis reformita unufoje plu, kaj tiel atingis nuntempan aspekton:
А а | Б б | В в | Г г | Гъ гъ | Д д | Дж дж | Е е |
Ё ё | Ж ж | З з | И и | Й й | К к | Къ къ | Л л |
М м | Н н | Нг нг | Нъ нъ | О о | П п | Р р | С с |
Т т | У у | Ў ў | ý | Ф ф | Х х | Ц ц | Ч ч |
Ш ш | Щ щ | ъ | Ы ы | ь | Э э | Ю ю | Я я |
Literoj Дж дж, Нъ нъ, Ў ў uzatas nur en Karaĉaj-Ĉerkesio; literoj Нг нг kaj ý nur en Kabardio-Balkario
Karaĉaja-Balkara lingvo estas oficiale nacia lingvo en Karaĉaj-Ĉerkesio (oficialigita en 1996) kaj Kabardio-Balkario (oficialigita en 1995). En la unua ĝi nomiĝis "karaĉaja" (къарачай тил), en la dua "malkara" (малкъар тил).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.