Karp Wallon

germana esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Karp Wallon
Remove ads

Karp WALLON [valon] (kiu foje ankaŭ skribiĝis Karl Wallon, ĉar redaktantoj - interalie de la renoma Enciklopedio de Esperanto - erare supozis ke la persona nomo Karp devus estis tajperaro, naskiĝis la 25-an de januaro 1873 en Pleschen, Silezio; mortis la 7-an de aŭgusto 1932 en Dresdeno) estis germana esperantisto kaj komercisto de oficejaj instalaĵoj. Li estis esperantisto ekde 1889.[1] K. Wallon fondis grupon en Braunschweig, 1906, multe laboris ankaŭ en Aschersleben, Breslau, Frankfurto ĉe Majno (artikoloj, paroladoj, kursoj). Batalo kontraŭ Ido, 1911. Alfaris al Esperanto la germanan unuecan stenografion („Rapido“, 1927). Li laboris por fabrikoj de skribmaŝinoj en Dresdeno, unue por Presto,[1] poste por Seidel & Naumann[2].

Thumb
Wallon en 1906
Remove ads

Verkoj

  • Rapido, Esperanto-Stenografio laŭ la oficiala germana unueca sistemo. H. Apitz kaj Ellersiek & Borel, Berlin 1927, 21/15 cm, 82 pg.
Citaĵo
 Depost mallonge en Aŭstrio kaj Germanlando, kie estis instruataj diversaj sistemoj stenografiaj, oni oficiale enkondukis la unuecan sistemon, kiu similas al Gabelsberger-stenografio. Tiun unuecan sistemon Wallon aplikas por Esperanto, aldonante kompreneble signojn por la ĉapelitaj literoj. Sed bedaŭrinde li ankaŭ senbezone ŝanĝas multajn signojn de la oficiala sistemo kaj tiel malfaciligas la rapidan uzadon al tiuj, kiuj bone skribas en la nacia sistemo. 
 Josef Schamanek el Tullnerbach en Aŭstria Esperantisto n-ro 34 (julio 1927)


Remove ads

Literaturo

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads