Dresdeno

komunumo de Saksio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Dresdenomap
Remove ads

Dresdeno (germane Dresden, suprasorabe Drježdźany) estas eksterdistrikta urbo en la sudoriento de Germanio kaj la ĉefurbo de la germana federacia lando Saksio. Ĝi situas apud la rivero Elbo kaj estas la politika, scienca kaj kultura centro de la regiono.

Thumb
Rapidaj faktoj urbego • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district in Saxony, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Faktoj

  • germana nomo: Dresden [DRESden]
  • loko: 51.03 Norde, 13.75 Oriente
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • areo: 328,30 km2
Thumb
la historia urbocentro vidata de la maria ponto

Vidindaĵoj

En Esperanto

Gvidfolio tra Dresden, eldonita de Germana Esperanto-Asocio, grupo Dresden.

Servoj

Famuloj rilataj la Dresdeno

Remove ads

Esperanto en Dresdeno

La urbo ankoraŭ nun havas aktivan esperantistaron. Ĝi disponas pri vigla movada historio:

  • En aprilo 1905 fondiĝis la unua urba esperanto-grupo, nomata Libera unuiĝo esperanta, fare de la komercisto Walter Goethel kaj la verkistino Marie Hankel. Ekde tiu jaro W. Goethel faris Esperanto-kursojn laŭ la Berlitz-metodo,[2] ekde la komenco de 1906 Marie Hankel aldone aktiviĝis kiel kursgvidanto kaj havis aparte multajn Esperanto-kursojn.
  • En oktobro 1906 gvide de Albert Schramm kaj Marie Hankel fondiĝis la Esperanto-Sociento de Dresdeno.[3][2]
  • En la jaro 1908 Dresdeno estis gastiganto de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto. En ĝi estis 1368 kongresanoj el 40 landoj. Okazis la unua kunveno de UEA kaj Esperanto-teatraĵo kun famaj aktoroj.
  • En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresden. De majo ĝis okobro en la urbo okazis la internacia higiena ekspozicio kun vaste publikigitaj broŝuroj de pluraj institucioj ankaŭ en Esperanto.[4]
  • En 1912 fondiĝis Esperanto-biblioteko kadre de la saksa Esperanto-Instituto. La sekvan jaron la instituto kaj la biblioteko tamen translokiĝis al Lepsiko.[4]
  • En 1913 en sep dresdenaj lernejoj infanoj lernis Esperanton en regulaj kursoj.[4]
  • La komenciĝo de la Unua mondmilito en 1914 estis forta paŝo malantaŭen. La laborista Esperanto-movado estis malpermesita, regulaj kunvenoj estis interrompitaj dum du jaroj kaj multaj esperantistoj estis devigitaj soldatiĝi.
  • La 1-an de februaro 1916 la parlamentano kaj klubano Albert Steche faris paroladon en la saksa parlamento pri la kreskanta graveco de Esperanto, kiu estis bone akceptata. La 9-an kaj 19-an de decembro unuafoje dum la milito okazis esperanta kunveno, en la artista domo, kaj ekde la 28-a de decembro la kunvenoj denove regule okazis, kvankam la milito ankoraŭ daŭros du pliajn jarojn.[4]
  • En 1927 Karp Wallon, en Dresden eldonigis lernolibron de sia alfaro pri Esperanta steno „Rapido“.
  • Ekde 2001 Dresdeno denove havas Esperanto-Bibliotekon. Pli da informoj troveblas ĉe: http://www.esperanto-dresden.de

En la sudorienta urboparto Leuben estas strato nomata Zamenhofstraße.

Esperantistoj dresdenaj

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads