Kartilagaj fiŝoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kartilagaj fiŝoj (science Chondrichthyes, de la malnovgrekaj khóndros "kartilago" kaj ikhthȳ́s "fiŝo") estas klaso de makzeluloj (Gnathostomata) konsistanta el la ŝarkoj, la rajoj, kaj la ĥimeroj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kartilagaj fiŝoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Frua Silurio - Nun | ||||||||||||
Ekzemploj de kartilagaj fiŝoj. La supraj estas elasmobrankoj kaj la malsupraj estas holocefaloj. | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Subklasoj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
La skeleto de la kartilagaj fiŝoj konsistas el kartilago, foje malmoligita per kalcio. Tiel ili kontrastas kun ostaj fiŝoj, kies skeleto konsistas ĉefe el osto. La prauloj de modernaj kartilagaj fiŝoj havis ostoskeleton, kiu dum la evoluo reduktiĝis. Pli frue oni pensis, ke kartilagaj fiŝoj estas animala grupo sen evoluo de osta skeleto.
La kartilagaj fiŝoj estas konataj ekde la Devonio.
Ecoj:
- kartilaga interna skeleto
- korneca naĝila radio
- para flarejo
- ili ne havas naĝvezikon
- forte evoluintaj dentoj sidas en la makzeloj
- en la intesta kanalo troviĝas spirala sulko
- duparta koro
- kartilagaj brankoarkoj
- sekrecia organo estas t.n. prareno aŭ opisthonephros
- la ventra naĝilo de la maskloj evoluis en koitan organon, kiu ebligas la internan fekundigon (sed estas konataj ovodemetaj specioj)
- evoluo estas sen metamorfozo
- ili havas 10 parojn da cerbaj nervoj
- ili vivas ĉefe en la maroj