La vertebruloj[1] (latine Vertebrata) estas subfilumo de animaloj kies spino konsistas el vertebroj (endoskeletaj elementoj laŭlonge de la notokordo kaj flanke al la "spina kordo"), kaj kelkajn aliajn ecojn. Ili estas la plej junaj (ekde ordovicio), sed plej evoluintaj animaloj kun simetria korpo, bonegaj organoj de sensoj kaj plej perfekta nerva sistemo.
- 24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita de usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉirkaŭ 7mm..."
Vertebruloj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: mez-frua Kambrio ĝis nun | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Klasoj kaj Kladoj | ||||||||
( fosiliaj klasoj kun * )
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Ĉi-dekstre estas montrata la tradicia klasifiko de vertebruloj.
Tradiciaj klasigoj
Laŭ Lamarko, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:
- Animaloj kun sango, nome
- Sensangaj animaloj
Jam en 1794 Lamarko plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:
- Animaloj kun vertebroj aŭ vertebruloj,
- Animaloj sen vertebroj aŭ senvertebruloj.
Tiu ĉi lasta klasigo oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:
Vertebroj
Laŭ Lamarko posedo de spino indikas, ke oni havas perfektigitan skeleton kaj organizan planon de ĝi devenan; temas pri superaj animaloj, dum la malsuperaj animaloj malposedas perfektigitan skeleton kaj organizan planon, nome senvertebruloj.
Klasikaj libroj
Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.