From Wikipedia, the free encyclopedia
Katharine Juliet ROSS (naskiĝis la 29-an de januaro 1940 en Los Angeles) estas usona aktorino.
Katharine Ross | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Katharine Ross | |||||
Naskonomo | Katharine Juliet Ross | ||||
Naskiĝo | 29-an de januaro 1940 (84-jaraĝa) en Holivudo, Kalifornio, Usono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Las Lomas High School (en) Diablo Valley College (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sam Elliott (1984–) nekonata valoro (1974–1979) Conrad Hall (1969–1974) nekonata valoro (1964–1967) Joel Fabiani (en) (1960–1962) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro televida aktoro verkisto de porinfana literaturo filmaktoro teatra aktoro verkisto aŭtoro scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1962– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ross aktoris sur la blanka ekrano ekde 1965. Antaŭ ĉio ŝi famiĝis pro la rolo en la filmo The Graduate (La diplomito) en 1967. Post tio ŝi relative malmulte aktoris en grandaj filmoj, escepte en Butch Cassidy and the Sundance Kid kaj The Stepford Wives. Por ŝia rolo kiel Elaine Robinson en The Graduate ŝi kandidatiĝis por la Oskaro en la kategorio plej bona virina akcesora rolo.
Ŝi ankaŭ havis gastrolojn en diversaj televidserioj, inter kiuj The Alfred Hitchcock Hour, The Men from Shiloh, Wagon Train, Gunsmoke, The Big Valley, The Wild Wild West kaj The Colbys.
Katharine Ross, kiu ankaŭ estas verkistino de porinfanaj libroj, estas ekde 1984 edzino de la aktoro Sam Elliott. Ili kune havas filinon Cleo Rose Elliott kiu naskiĝis je la 17-a de septembro 1984. Antaŭ tio ŝi ankoraŭ kvarfoje geedziĝis kaj divorcis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.