Kazublo
kristana pastra vesto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazublo[1] estas liturgia ornato propra de tiu kiu mescelebras ĉe kaj katolika kaj ortodoksa kaj anglikana kaj luterana kaj aliaj kristanaj eklezioj.
Vi povas plibonigi la jenon:
Se vi korektis unu el la menciitaj mankoj, bonvolu forigi la koncernan parametron de la ŝablono {{Pluraj problemoj}}. Detaloj estas en la dokumentado. |
Rilate katolikojn, Principoj kaj normoj por la uzo de la Roma Meslibro, krome reprenitaj de la instrukcio Redemptionis Sacramentum (2004), indikas la kazublon kiel ornato propra de celebranta sacerdoto kaj la agojn strikte kunligitajn al tio. La normoj krome antaŭvidas ke sub la kazublo oni vestu laŭorde: la amikto, la albo, kie antaŭvidite, la liturgia zono, kie antaŭvidite, kaj la stolo; sub la kazublo la episkopo en pontifikaj mesoj aldonas la dalmatikon.
La kazubloj povas esti diversstilaj kaj diverskoloraj laŭ la "Eŭkologio" (studo pri preĝoj) kaj la liturgia memoro celebrata. Ĉiu kazublo estas provizita per propra stolo kaj foje ĝi povas esti konfekciita en stila-kolora harmonio kun aliaj ornatoj kiel mitro, dalmatiko kaj pluvialo.