Kepler-452b
ekstersunsistema planedo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kepler-452b estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas la flavan nanon Kepler-452. Ĝi estis identigita de la kosma teleskopo Kepler kaj ĝia malkovro estis publike anoncita de NASA la 23-an de julio 2015. Ĝi estas la unua malkovrita tereca planedo orbitanta ene de la enloĝebla zono de stelo tre simila al la Suno. Ĝi estas la konata extersuna planedo la plej simila al Tero ĝisnune, post Kepler-438b. Oni ne ankoraŭ scias ĉu Kepler-452b estas roka aŭ malgranda gasa planedo, sed bazita sur ĝia malgranda radiuso, Kepler-452b havas akcepteblan ŝancon, inter 49% kaj 62%, esti roka.[1]
La stelo situas je 1 400 lumjaroj el la sunsistemo; kun la rapideco de la kosmoveturilo New Horizons, ĉirkaŭ 58,536 km/h (36,373 mph), vojaĝo tien daŭrus 25,8 milionojn da jaroj.[2]