Kerĉa markolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kerĉa markolo (ruse Керченский пролив, ukraine Керченська протока, krime-tatare Keriç boğazı) estas la markolo, kiu konektas la Azovan kaj Nigran marojn kaj disigas Krimeon (pli ĝuste, ĝian orientan parton - la Kerĉan duoninsulon) disde la Tamana duoninsulo de Rusio. La nomo de la markolo venas de la urbo Kerĉo, kiu situas ĉe ĝia okcidenta bordo.
Kerĉa markolo | ||
---|---|---|
La Kerĉa markolo vidita el la direkto de la Krimeo | ||
markolo | ||
Ligas akvejon | Azova Maro | |
kun akvejo | Nigra Maro | |
Disigas landoparton | Duoninsulo Krimeo | |
de landoparto | Tamanja duoninsulo | |
Datoj | ||
45° 19′ N, 36° 34′ O (mapo)45.31527777777836.568333333333 | ||
| ||
Longo | 40 km | |
Plej malgranda larĝo | 4 km | |
Marbordaj lokoj | Kerĉo | |
Insuloj | Tuzlo | |
La antikva nomo de la markolo estas Cimeria Bosporo (laŭ la nomo de la duonmita antikva ŝtato Cimerio). La markolo larĝas inter 4,5 kaj 15 km.; la maksimuma profundo estas 18 metroj, la longo atingas 5 kilometrojn (ĉe la malpli larĝa parto). Ŝajnas, ke en la antikva tempo la markolo estis malpli larĝa kaj enhavis multajn etajn insulojn, kiuj ebligis la surglacian transiron de la markolo dum vintro.
La markolo estas grava fiŝkapta regiono kaj transporta linio: funkcias la pram-linio inter la du bordoj, kiu ligas Aŭtonoman Respublikon Krimeo (Ukrainio) kun la Krasnodara teritorio de Rusio.
Post Rusio aneksis la Respublikon Krimeon, ponton oni konstruis super la markolo. Vladimir Putin inaŭguris la aŭtovojon la 15-an de majo, 2018, kaj la fervojon la 21-an de decembro, 2019.