Donkiĥoto (rolulo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alonso Quijano [kiĤAno] estas la nomo de la hidalgo don Quijote (Don Kiĥoto), protagonisto de la romano Don Quijote de la Mancha, verkita de Miguel de Cervantes Saavedra. Komence de la verko oni klarigas, ke Alonso Quijano «volis nomi sin mem, kaj en tiu intenco li estis ok tagojn, kaj finfine li nomis sin don Quijote. [...] Li volis, kiel bona kavaliro, aldoni al sia nomo la nomon de sia patrujo kaj nomi sin "don Quijote de la Mancha", per kio je sia plaĉo li klare deklaris siajn stirpon kaj patrujon, kaj honoris ĝin».[1]
Donkiĥoto | |
---|---|
fikcia homo • literatura rolulo • teatra rolulo • rolulo en bildliteraturo • filma rolulo | |
Kreita de | Miguel de Cervantes |
Verko | La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo The Comical History of Don Quixote Don Quixote |
Rolita de | Peter O’Toole, Teodoro Ŝaljapin, Nikolay Cherkasov, Kakhi Kavsadze, Vasily Livanov, John Lithgow |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Hispanio |
Religio | katolikismo |
Loĝloko | Manĉo |
Okupo | knight-errant |
Malamikoj | Sansón Carrasco |
Aliaj nomoj (kromnomoj) de Alonso Quijano aperas laŭlonge de la rakonto, kiel "Caballero de la Triste Figura" (Kavaliro de la Trista Bildo), kiu estas kreaĵo de lia propra ŝildisto Sancho Panza, aŭ "Caballero de los Leones" (Kavaliro de la Leonoj), per kiu mem nomas sin don Quijote post sia "militago" kun leonoj (dua parto, 17a ĉapitro). Finfine, en lia vilaĝo oni havigas al li kromnomon kiel Alonso Quijano, el Bueno (la Bonulo).[2]