Kluĵo (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [KOloĵva:r], germane Klausenburg [KLAŬznburk]) estas la ĉefurbo de la rumana distrikto (județ) Cluj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Someșul Mic, 440 km nord-okcidente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 286 598 loĝantoj sur areo de 179,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 597 loĝantoj/km². Ĝi estas grava scienca kaj kultura centro de la regiono (Universitatea Babeș-Bolyai, ĉirkaŭ 40 000 studentoj, rango 1 en Rumanio).
Rapidaj faktoj municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego • urbo • universitata urbo, Administrado ...
Fermi
En la centra placo de la urbo, ĉe la dekstra flanko de la preĝejo Sankta Mikaelo, staras la skulptaĵo pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kreaĵo de János Fadrusz. De 1894 estas aligita al Kluĵo Cartierul Mănăștur aŭ en malnova nomo Cluj-Mănăștur kaj Someşeni en 1950.
- Horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 318 mil
- Rumana nomo: Cluj-Napoca /SAMPA/: [kluĵ napoka]