From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kobo (Kobus kob) estas antilopo de la genro Kobus troviĝanta en subsahara Afriko el Senegalo al Suda Sudano. Troviĝanta ĉe norda savano, ĝi estas ofte vidata en Akvofaloj Murĉison kaj Nacia Parko Reĝino Elizabeto, Ugando; Nacia Parko Sumbuo, Zambio; Garambo kaj Virunga Nacia Parko, kaj en la Demokratia Respubliko Kongo, same kiel ĉe herbejaj inundebenaĵoj de Suda Sudano.[1] Koboj troviĝas ĉe humidejaj areoj (kiaj inundebenaĵoj), kie ili manĝas herbon. Koboj estas dumtagaj animaloj, sed neaktivaj dum la varmo taga. Ili loĝas en grupoj ĉu de inoj kaj idoj aŭ nur de maskloj. Tiuj grupoj ĝenerale gamas el 5 al 40 animaloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.