Kolombo (urbo)

la plej granda urbo de Srilanko From Wikipedia, the free encyclopedia

Kolombo (urbo)
Remove ads

Kolombo (sinhale Kolamba aŭ internacie en latinskribaj landoj Colombo, sinhale කොළඹ, tamile கொழும்பு) estas la ekonomia ĉefurbo de la insula respubliko Srilanko kaj situas ĉe la lago Baira. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 625 637 loĝantoj sur areo de 37,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 764 loĝantoj/km².[1]

Thumb
Rapidaj faktoj Kolombo (urbo) කොළඹ கொழும்பு, urbo ...


Antaŭ ĉirkaŭ 500 jaroj setlis nederlandanoj, portugaloj, britoj sur la marbordo. La registara, administra sidejo troviĝas ekde 1982 en Sri Jayawardanapura Kotte, antaŭurbo 8 kilometrojn de la centro de Kolombo - ambaŭ urboj apartenas al la okcidenta provinco de Srilanko.

La buroa kaj komerca kvartalo nomiĝas "Fort", kie staras ankaŭ la malnova parlamentejo. Dehivala-Maunt Lavinia, laŭ sinhala lingvo දෙහිවල-ගල්කිස්ස, laŭ tamila lingvo தெஹிவளை-கல்கிசை, estas unuigita, marborda, la plej granda antaŭurbo de Kolombo. Moratuva, laŭ sinhala lingvo මොරටුව, laŭ tamila lingvo மொறட்டுவை, estas universitata urbego, antaŭurbo de Kolombo.

Grava vidindaĵo estas la Sendependiĝa Ĉambro, kiun oni establis en 1946.

Remove ads

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads