Kompakta spaco
topologia spaco, tia ke ĉiu kovro da malfermitaj subaroj enhavas finian subkovron / From Wikipedia, the free encyclopedia
En topologio, kompakta spaco[1] estas topologia spaco, sur kiu lokaj strukturoj (difinitaj laŭ iu kovraĵo — fibra fasko, ktp.) povas esti ĉiam konsiderata finie, ĉar la kovraĵo estas ĉiam anstataŭebla per finia subkovraĵo.[2] Tial, kompakta spaco estas iasence “finie malgranda” kaj tial ofte facile traktebla.
Sub malfortaj kondiĉoj (nome, aksiomo de Hausdorff) ĉiu kompakta subaro estas fermita subaro. En metrika spaco, ĉiu kompakta subaro estas barita subaro.