Komuna Seminario
From Wikipedia, the free encyclopedia
Komuna Seminario inter Ĉina, Japana kaj Korea junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en tri aziaj landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio).
| ||||
---|---|---|---|---|
Simbolo |
| |||
Nomo | Komuna Seminario | |||
Regiono | Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio | |||
Periodo | Dependas de seminaria lando | |||
Organizanto | KEJ, JEJ, ĈJEA | |||
Ekzistas ekde | 1982 | |||
Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | aperonta | |||
Fota retpaĝo | Reta fotaro de la 26-a Komuna Seminario en retejo de KEJ | |||
Komuna Seminario okazas kunlabore de la tri landaj reprezentantaj junularaj organizoj: Korea Esperanto-Junularo (KEJ), Japana Esperanto-Junularo (JEJ), Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA).
En 2009, de la 26-a ĝis la 28-a de decembro okazis[1] la 28-a KS en Nankino, Ĉinio, organize de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio kaj Nankina Esperanto-Asocio. Kaj en 2010 okazis "la unua ekstra KS" en Hanojo, Vjetnamio organize de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO). VEJO ankoraŭ ne eniris en la organizantaron de KS oficiale.
En 2011, KEJ, kiu okazigis la 1-an KS-on en 1982 festos 30-jariĝon de KS en Songnam, de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro.