Komuna deveno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Komuna deveno priskribas kiel, en evoluisma biologio, grupo de organismoj kunhavas plej ĵusan komunan praulon. Estas "amasa" pruvaro de komuna deveno el la vivo en la Tero el la lasta universala komuna praulo.[1][2] En Julio 2016, sciencistoj informis ke ili identigis serion de 355 genoj el la lasta universala komuna praulo, per komparo de la genomoj de la tri regnoj el vivaj estaĵoj, nome arĥioj, bakterioj, kaj eŭkariotoj.[3]
Komuna deveno inter organismoj de diferencaj specioj estas klara dum speciigo, en kiu novaj specioj establiĝas el unusola praa populacio. Organismoj kiuj kunhavas plej ĵusan komunan praulon kaj estas tre proksime rilataj. La plej ĵusa komuna praulo el ĉiuj nuntempaj vivantaj organismoj estas la lasta universala praulo,[4] kiu vivis antaŭ ĉirkaŭ 3.9 mil milionoj da jaroj.[5][6] La du plej fruaj pruvoj por la vivo en la Tero estas grafito trovita kiel biogenika en metasedimentaj rokoj de 3.7 mil milionoj da jaroj malkovritaj en okcidenta Gronlando[7] kaj en mikrobiaj tavoloj fosiliaj trovitaj en sabloŝtono de 3.48 mil milionoj da jaroj malkovrita en Okcidenta Aŭstralio.[8][9] Ĉiuj nunaj vivantaj organismoj en la Tero kunhavas komunan genetikan heredon, kvankam la sugesto de substanca horizontala genotransigo dum frua evolucio kondukis al demandoj pri la monofilio (unusola praulo) de vivo.[10]
Universala komuna deveno tra evolucia procezo estis por la unua fojo proponita de la angla naturalisto Charles Darwin en la konkluda frazo de sia verko de 1859 nome La origino de specioj:
|