From Wikipedia, the free encyclopedia
Komuna merkato estas termino kutime referencata kiel unua etapo al la kreado de unusola merkato. Ĝi kutime estas konstruita sur areo de libera komerco kun relative libera movado de kapitalo kaj de servoj, sed ne tiom antaŭenira en malpliigo de la cetero de komercaj barieroj.
Unusola merkato estas tipo de komerca bloko en kiu plej el la komercaj barieroj estis forigitaj (por varoj) kun kelkaj komunaj politikoj pri produkto regulado, kaj movlibero de produktofaktoroj (kapitalo kaj laboro) kaj de entreprenoj kaj servoj. La celo estas ke la movado de kapitalo, laboro, varoj, kaj servoj inter la membroj estu tiom facila kiom ene de ili.[1] La fizikaj (limoj), teknikaj (normigoj) kaj fiskaj (impostoj) barieroj inter la membroj ŝtatoj estas forigitaj ĝis la maksimuma etendo ebla. Tiuj barieroj malhelpas la movlibron de la kvar faktoroj de produktado.
Unuigita merkato estas la lasta etapo kaj lasta celo de unusola merkato. Ĝi postulas la totalan liberon de movado de varoj, servoj (kiaj financaj servoj), kapitalon kaj personoj senrilate al ŝtataj limoj.
Noto: ĉiu ekonomia unio kaj ekonomi-valuta unio inkludas komunan merkaton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.