![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Window_in_Ireland.jpg/640px-Window_in_Ireland.jpg&w=640&q=50)
Kondensado
From Wikipedia, the free encyclopedia
En fiziko, kondensado estas ŝanĝo de stato, laŭ kiu materialo kiu troviĝas sub gasa formo, transformiĝas al likvo. Laŭ kondiĉoj, aŭ estas natura surfaca kondensado (alidirite kondensiĝo), aŭ truda kondensado.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Januaro 2016) |
La inversa procezo de kondensado, t. e. transformo de likvaj materialoj al vapora stato, nomiĝas vaporado.
Se okazas transiro de la gasa stato rekte al la solida stato, tia procezo estas inversa sublimado, aŭ pli simple deponado.
Se okazas transiro de la likva stato al la solida, tia procezo estas solidiĝo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Window_in_Ireland.jpg/640px-Window_in_Ireland.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/25/Water_vapor_pressure_graph.jpg/640px-Water_vapor_pressure_graph.jpg)