
Solido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Solido estas stato de materio, kiu havas formon kaj volumenon. La atomoj aŭ molekuloj estas relative proksimaj kaj fiksitaj; tamen solidon ankoraŭ eblas deformi aŭ kunpremi. Korpo solida (de la latina "solĭdus") estas unu de la kvar statoj de agregado de la materio plej konataj kaj observeblaj, el kiuj la aliaj estas gaso, likvo, kaj plasmo. Ĝi estas karakterizita ĉar ĝi metas rezistadon al ŝanĝoj de formo kaj de volumeno. Ties partikoloj estas kunaj kaj ankaŭ ĝuste ordigitaj.[1] La molekuloj de solido montras grandan koheron kaj adoptas formojn tre bone difinitajn. Ekzistas kelkaj fakoj kiuj studas la solidojn nome la jenaj:
- La solid-stata fiziko studas per kaj eksperimenta kaj teoria maniero la materion se kondensata, tio estas, de likvaĵoj kaj solidoj kiuj enhavas pli ol 1019 atomojn en kontakto inter si.[2]
- La mekaniko de solidoj deformeblaj studas propraĵojn mikroskopajn ekde la perspektivo de la kontinuaĵa mekaniko kiel tensio, deformiĝo kaj magnitudes termodinámicas[3] e ignora la estructura atómica interna porque para cierto tipo de problemas esta no es relevante.
- La scienco de materialoj okupiĝas ĉefe de propraĵoj de la solidoj kiel strukturo kaj transformoj de fazo.[4]
- La Solidstata kemio estas fako specializita en la sintezo de novaj materialoj.
- Ĉi tiu artikolo temas pri la fizika signifo de solido. Por legi pri tridimensia geometria formo, rigardu Solido (geometrio), por romia monero, Solido (monero)

La plej malpeza solido konata estas artefarita materialo, nome la aeroĝelo kun denseco de 3 mg/cm³ aŭ 3 kg/m³, la vitro, kiu havas densecon de 1,9 g/cm³, dum la plej densa estas metalo, nome la osmio (Os), kiu havas densecon de 22,6 g/cm³.[5]