From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konstitucio de la jaro 1, ofte nomita Konstitucio de 1793, estis redaktita dum la Franca revolucio fare de la Konvencio de la Montaruloj kaj proklamita solene la 6an de Mesidoro de la jaro 1 (24a de junio 1793). Proklamita la 4an de aŭgusto 1793 por regi la Nacian Konvencion de la Unua Respubliko, ĝi neniam estis aplikita, ĉar la Konvencio dekretis la 10an de oktobro 1793,[1] ke la registaro estos revolucia ĝis la paco. Tio estas, estis kaj internaj (Milito de Vendée) kaj eksteraj (Unua Koalicio-Milito) konfliktojn kiuj malhelpis ties aplikadon.
Constitution de 1793 : "Acte constitutionnel du peuple français", précédé du rapport de la Convention et de la Déclaration des droits de l'homme et du citoyen et, suivi du procès-verbal de l'inauguration de cette Constitution du 10 août 1793 | |||||
---|---|---|---|---|---|
konstitucio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
| |||||
Laŭ la dekreto de 21a de oktobro 1792, la teksto estis submetita al referendumo. Temis pri la unua referendumo organizita en Francio.[2] Ĝi estis aprobita en cirkonstancoj tre specifaj (estis pli ol kvin milionoj da sindetenantoj el aro de ĉirkaŭ sep milionoj da balotantoj, pro la publikeco de la voĉdono, tio estas ne estis sekreta voĉdonado),[3], sed tamen temis pri konstitucio tre demokratia por la epoko – universala voĉdonrajto de viroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.