From Wikipedia, the free encyclopedia
Kornelio (greke Κορνήλιος, Kornḗlios; latine Cornēlius) estis romia centuriestro, kiu estas konsiderita la unua nejuda prozelito al Kristanismo, laŭ la Agoj de la Apostoloj. La bapto de Kornelio estas grava evento en la historio de la kristana eklezio.
Sankta | ||
Kornelio la Centuriestro | ||
---|---|---|
La unua nejuda prozelito | ||
Petro baptanta la centuriestron Kornelion de Francesco Trevisani, 1709 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | nekonata | |
Morto | nekonata | |
Religio | kristanismo vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | militisto vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 2-a de Februaro | |
Atributoj | Romia armea uniformo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kornelio estis centuriestro de la Cohors II Italica Cīvium Rōmanōrum, menciita kiel Cohors Italica en la Vulgato.[1][2] Li estis postenita en Caesarea, la ĉefurbo de romia Judujo.[3], kie li havis vizion de anĝelo, kiu ordonis al li sendi homojn al Joppa, kie tiam gastis Sankta Petro, kaj kunporti lin al Caesaria (Agoj 10:5ff). Kornelio obeis, kaj sendis al Joppa du el siaj servistoj kaj unu soldaton serĉi kaj kunporti Petron. Tiam Sankta Petro ankaŭ havis vizion (Agoj 10:10-16), en kiu Petro vidis, ke Dio prezentis al li plurajn bestojn sur mantelo, kiu descendis el la ĉielo, kaj Dio ordonis al li ilin mortigi kaj manĝi. Petro neis manĝi tiujn bestojn, kiuj estas malpuraj laŭ la mosea leĝo, sed Dio diris al li, ke tio kio estis purigita de Dio oni ne taksu malpura.[4] Tion Petro interpretas kiel ordonon de Dio, ke li prediku la Vorton de Dio al nejudoj. Kiam la senditoj de Kornelio alvenis al la domo kie Petro gastis, Petro akceptis iri kun ili al Caesaria renkonti Kornelion la sekvontan tagon. Kiam Petro kaj Kornelio renkontiĝis, ili interparolis pri siaj vizioj, kaj post kiam Petro predikis la Vorton de Dio al li, Kornelio prozelitiĝis kaj estis baptita de Petro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.