Koziołek Matołek
From Wikipedia, the free encyclopedia
Koziołek Matołek (laŭvorte Virkapreto Idioteto) estas pola fikciulo kreita de verkisto Kornel Makuszyński kaj desegnisto Marian Walentynowicz en 1933, en unu el la plej fruaj polaj bildserioj por infanoj. Malgraŭ ke pasis jam jardekoj depost mortoj de ambaŭ aŭtoroj, kaj aventuroj de Matołek ne similas al nuntempa realeco, li daŭre estas kulta figuro de porinfana literaturo.