Koĉero
kondukisto de ĉevalveturilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Koĉero[1] - laŭ la germana vorto Kutscher - estas la kondukisto de ĉevalveturilo. La koĉero sidas sur la kondukbenko de kaleŝo aŭ alia ĉevalveturilo. La ilaro de koĉero konsistas el gantoj, antaŭtuko, kapvesto kaj longa vipo.
- Tiu ĉi artikolo temas pri kondukisto. Pri aliaj signifoj temas artikolo Koĉero (apartigilo).
Multaj modernaj koĉeroj veturas laŭ la sistemo disvolvita de Benno von Achenbach (1861-1936). Ekzistas edukoj por fariĝi koĉero kaj akiri koĉerpermesilon per ekzameno.
Oni ne ĉiam bezonas tian permesilon por ĉevalveturilon en multaj landoj ĝi ne necesas por konduki ĉevalveturilon.