Krokuso

From Wikipedia, the free encyclopedia

Krokuso
Remove ads

Krokuso (Crocus) estas genro el la planta familio iridacoj (Iridaceae).[1] La genro entenas ĉ. 75 speciojn, malaltajn herbojn kun bulbosimila tigotubero kaj elbazaj linioformaj folioj havantajn blankecan mezan strion. Ili havas ĝenerale unu (ĉe kulturformaj pluraj), mallonge pedunklajn florojn, kiuj havas longan koroltubon kaj ses ovalajn volbajn petallobojn, tri stamenojn kaj unu stiluson kun plurpartiĝinta stigmo.

Thumb
Diverskoloraj krokusoj
Thumb
Printempaj krokusoj
Thumb
La florantaj krokusoj ĉe monto Turbacz (en montaro Gorce, Pollando
Thumb
Krokusoj sur herbejo
Thumb
Illustration Crocus vernus0
Thumb
Morfologia (szafran uprawny)

Ĝi estas hejme en la Alpoj, Suda Eŭropo kaj ĉe Mediteraneo. Oni ofte plantas ĝin kiel ornamplanton pro la koloraj fruprintempaj kaj aŭtunaj floroj.

Unu specio estas konata kiel (kutima, ordinara) safrano (Crocus sativus), kies oranĝflavajn stigmojn oni uzas por kolorigi, gustigi kaj kuraci. Ĝi venas el okcidenta Azio.

  • Printempa krokuso (C. vernus) kreskas en la Alpoj kaj servis por multaj hibridplantoj.
  • Ora aŭ flava krokuso (C. flavus) kreskas en sudorienta Eŭropo, sur ŝtonaj deklivoj.
  • Duflora krokuso (C. biflorus) estas ŝatata printempa florplanto el la Mediteraneo.
  • Diverskolora krokuso (C. versicolor)
  • Blanka krokuso (C. albiflorus)
  • Karpata krokuso (C. heuffelianus)
  • Ilira krokuso (C. tommasinianus)
  • Libia krokuso (C. boulosii), endemia el Al Ĝabal Al Aĥdar en Libio.
Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads