Kronika obstrukca pneŭmonopatio
lunga malsano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kronika obstrukca pneŭmonopatio (KOP) estas kronika malsano de la pulmo, karakterizata de ŝtopiĝo (obstrukco) de la bronkoj limiganta la spiran aerfluon. En Eŭropo kaj Usono ĝi estas konsiderata kiel la kvara plej ofta mortokaŭzo[1]. En 2005 pro ĝi monde mortis 3 milionoj da homoj, tio estas 5 % el ĉiuj mortoj tiujaraj[2]
Kronikan obstrukcan pneŭmonopation kaŭzas kronika inflamo de la spirvojoj kaj de la pulma parenkimo; precipaj formoj estas la kronika obstrukca bronkito kaj la emfizemo. Ĝi estas apenaŭ aŭ ne plibonigebla kaj iom post iom pligraviĝas. Precipaj simptomoj estas tuso, ekspektorado kaj dispneo. La pliparto de la homoj suferantaj pro bronkito havas kronikan obstrukcan pneŭmonopation.[3]
Signifaj kaŭzoj de la malsano estas precipe tabakfumado, krome malpurigo de aero; kontribuas ankaŭ genetika dispozicio[4]. En evolulandoj al aermalpurigo kontribuas fajroj uzataj por kuiri kaj hejti, ĉar homoj pasigas multe da tempo proksime al ili.