Kultura Centro Esperantista (KCE) estas lerna, trejna, ekzamena, konferenca kaj gastiga centro[1]. Fondita de svisaj esperantistoj en Biel/Bienne Zamenhof-Tage 1968[2] (plu vivas tri el ili: Claude Gacond, Martin Meyer kaj Olivier Tzaut). Ekde 1974 ĝi situas en La Chaux-de-Fonds, unu el la plej altaj urboj en Eŭropo (1100 m). Funkcianta dum la tuta jaro, ekde 1999 ĝi proprietas kvaretaĝan domon kun teraso kaj ĝardeno, en urbo kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Disponeblas libroservo, biblioteko, kantino, gastejo, kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele, kaj Esperantologia fakultato. Jure ĝi estas asocio kun Komitato kaj Ĝenerala Asembleo. Institucia membro de la Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE). Aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.