Kupolo (geometrio)
geometria formo / From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kupolo estas pluredro formita el du paralelaj plurlateroj, unu (la bazo) kun dufoje pli multaj lateroj ol la alia (la supro), kaj de alterna bando de trianguloj kaj ortanguloj.
Rapidaj faktoj
Kupolo | |
Speco | Malfinia aro de kupoloj |
Verticoj | 3n |
Lateroj | 5n |
Edroj detale | n trianguloj n kvadratoj 1 n-plurlatero, 1 2n-plurlatero |
Geometria simetria grupo | Cnv |
Propraĵoj | Konveksa |
Fermi
Kupoloj estas nomataj laŭ kvanto de lateroj de la supra plurlatero.
Se la trianguloj estas egallatera kaj la ortanguloj estas kvadratoj, kaj la bazo kaj ĝia kontraŭa edro estas regulaj plurlateroj, do la pluredro estas solido de Johnson. Ĉi tio povas esti nur kun 6, 8 kaj 10 - lateraj bazoj, do ĉi tiaj estas la triangula, kvadrato, kaj kvinlatera kupoloj. Ili povas esti formitaj kiel sekcoj de la kubokedro, rombokub-okedro, kaj rombo-dudek-dekduedro respektive.
Kupoloj estas subklaso de la prismosimilaĵoj.