Kurd Laßwitz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kurd Laßwitz (germane, foje ankaŭ literumata Kurd Lasswitz, ekzemple svisgermane, prononco ˈkʊʁt ˈlasvɪt͡s) naskiĝis la 20-an de aprilo 1848 en Breslau, ekde 1945 nomata Wrocław, mortis la 17-an de oktobro 1910 en Gotha, Turingio) estis germana verkisto, sciencisto, instruisto kaj filozofo.
Rapidaj faktoj Kurd Laßwitz, Persona informo ...
Kurd Laßwitz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kurd Laßwitz | |||||
Naskonomo | Carl Theodor Victor Kurd Laßwitz | ||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1848 (1848-04-20) en Vroclavo | ||||
Morto | 17-an de oktobro 1910 (1910-10-17) (62-jaraĝa) en Gotha | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apendicito vd | ||||
Tombo | Ĉeftombejo de Gotha vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vroclavo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • fizikisto • filozofo • sciencfikcia verkisto • instruisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Auf zwei Planeten vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Laßwitz estas unu el la unuaj aŭtoroj de sciencfikcio. Konstraste al Jules Verne kaj H. G. Wells li verkis pli socikritike kaj priskribis pli forajn estontajn sociojn. Krom beletraĵoj al lia verkaro apartenas ankaŭ natursciencaj/filozofiaj eseoj kaj traktatoj. Plurloke kaj plurlingve li ricevis la kromnomon esti la "patro de germanlingva sciencfikcio" [1] Kelkajn verkaĵojn li publikigis je la pseŭdonimo Velatus.