Kuriozaĵkabineto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kuriozaĵkabineto estis ejo kie estis metitaj kaj ekspoziciataj kolektitajn objektojn, kun gusto por strangeco kaj originaleco. Tie kutime troviĝis medaloj, antikvaĵoj, naturhistoriaj objektoj (kiel pajloŝtopitaj bestoj, sekigitaj insektoj, konkoj, ostaroj, karapacoj, herbarioj, fosilioj) aŭ artverkoj.
Aperintaj en la Renesanca periodo en Eŭropo, la kuriozaĵkabinetoj (studiolo italien) estis la praaĵo de la muzeoj. Ili ludis fundamentan rolon en la kresko de la moderna scienco, eĉ se ili konservis la spurojn de la tiuepokaj popolaj kredoj (ne malofte troviĝis sekigita draksango aŭ skeletoj de mitaj bestoj). La eldono de katalogoj, kiuj inventaris ilin ofte kun ilustraĵoj, ebligis diskonigi la enhavon al la eŭropaj scienculoj.
La principo de la kuriozaĵkabineto malaperis en la 19-a jc, anstataŭigita per oficialaj institucioj kaj privataj kolektoj. Tiuj lastaj ludis gravan rolon en iuj sciencaj fakoj kiaj entomologio aŭ konkologio.
Laŭ Francisko Azorín kabino estas Ĉambro por ia speciala celo dum kabineto estas Ĉambro destinita al spirita laboro.[1] Li indikas etimologion el kelta kaban (kabano).[2]